Bonvenon en Dresden!
Mi estas Erik, unu el la tri Dresdenaj gastigantoj
de pasporta
servo. Per tiu ĉi paĝo mi volas inviti vin al Dresden.
Bedaŭrinde la esperantlingva vikipedio-paĝo pri Dresden ne
donas utilajn informojn por vizitantoj de la urbo, iu devus fari ĝin ...
dume, la germana, sed ankaŭ la angla kaj la hispana paĝoj donas legindajn informojn.
Dresden estas bela kaj historiaĵoplena urbo en orienta Germanio. Pri ĝi
oni trovas informojn ĉe:
,
,
,
,
,
,
,
,
,
,
Tamen la ĉefa vidindaĵo estas por mi ne la urbo mem, sed apuda belega
malgranda montaro nomata "Saksa Svisio".
Rekomendeblas la e-lingvaj Vikipedio-artikoloj Elba Grejsmontaro kaj Saksa Svislando.
Gastigos vin en Dresden:
- mi: Erik Sinde (fizikisto kaj nun programisto),
Stauffenbergallee 3a, 01099 Dresden,
hejma telefono (+49-351-) 476 75 27,
ret-poŝto venu (ĉe) sinde (punkto) de.
La tramo numero 11 ligas mian loĝejon kun ambaŭ grandaj stacidomoj kaj preskaŭ ĉiuj
aliaj ejoj (haltejo Waldschlößchenstraße), eĉ dumnokte.
Somere mi loĝas ĉe arbaro, vintre oni vidas, ke malantaŭ la kelkaj arboj estas la granda urbo, kaj ambaŭ bonas. La vera arbaro ankaŭ estas tre proksima.
Tamen ankaŭ la centro estas proksima. Se vi ŝatas piediri, vi povas ĉiujn ĉefajn vidindaĵojn esplori
per piedoj. La centro kaj de la nokta kaj de
la alternativa Dresden estas tute proksima, interalie menciinda amaso de turkaj döner-budoj.
Mi ne akceptas vizitojn de fumantoj. Se vi volas kunvenigi edz(in)on aŭ amik(in)on, kiu ne parolas Esperanton,
ŝi aŭ li parolu la germanan aŭ la francan aŭ la bulgaran bone aŭ/kaj estu lernema komencanto de Esperanto.
Se vi ŝatas grimpi aŭ migradi en la montaro aŭ danci argentinan tangon, ni havos komunan hobion, kaj indas kunporti
la grimp- aŭ dancŝuojn.
- S-roj Benoît Philippe (instruisto) kaj Hubertus Schweizer
(naturkuracisto), Pillnitzer Landstr. 25,
tel. kaj fakso (+49-351-)268 27 35. Ili havas gastĉambron. (speciala trajnligo)
- S-ro Robert Ehrlich (pri la detaloj vidu en pasporta servo)
Kiel atingi Dresden per trajno? (por atingi la logejon de Benoît kaj Hubertus tajpu "Dresden Körnerplatz" ĉe "nach").
Eble indas rigardi la veteron
de Dresden kaj ĉirkaŭaĵo.
Kara vizitinto de la paĝo!
Mi faris tiun paĝon por vi. Mi petas de vi, bonvolu
skribi al mi, ke
vi legis ĝin, ĉu ĝi plaĉas al vi, ktp. Inter ĉiuj
respondantoj mi lotumos premion, mi diru, glason da vino
(aŭ teo aŭ ...) ...
Bonvolu akcepti, ke mi konsideras la uzon de tiu ĉi retadreso por ĉiuj celoj,
kiuj ne rilatas al pasporta servo, kiel misuzo de pasporta servo.
Ne sendu al mi iajn reklam-mesaĝojn. Nereklamajn, personajn mesaĝojn (krom pri p.s.) sendu al: erik ĉe mpipks minus dresden punkto mpg punkto de
Erik